Saltu al enhavo

Sukumar Ray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukumar Ray
Persona informo
সুকুমার রায়
Naskiĝo 30-an de oktobro 1887 (1887-10-30)
en Kolkato
Morto 10-an de septembro 1923 (1923-09-10) (35-jaraĝa)
en Kolkato
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Lejŝmaniazo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Precidency University, Kolkato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Upendra Kishore Ray Choudhury (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sukhalata Rao (en) Traduki kaj Punyalata Chakrabarty (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Suprabha Ray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Satyajit Ray Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fotisto
dramaturgo
porinfana verkisto
ilustristo
poeto
verkisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ha Ja Ba Ra La vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sukumar RAY (bengale সুকুমার রায়, Sukumār Rāẏ; n. la 30-an de oktobro 1887 en Kolkato - m. la 10-an de septembro 1923, samloke) estis bengala- hinda verkisto, ilustristo kaj redaktisto de infanlibroj. Li estas precipe konata kiel poeto de bengalaj sensencaĵaj versoj. [1]

Li verkis humurajn kaj infanajn poemojn, novelojn kaj teatraĵojn. Li estas plej konata kiel barata pioniro de absurdisma literaturo, tial li estas nomata "barata Lewis Carroll ".  [2][3]

Liaj verkoj, inkluzive de la infanlibro Abol-Tabol (আবোলতাবোল, "Sensencaĵo"), la romano HajaBaLaRa ( হযবরল ), la novelaro Pagla Dashu ( পাগলা দাশু , "Freneza Dashu") kaj la teatraĵo Chalachitta-chanchari ( চলচিত্তচঞ্চরী ), estas konsiderataj klasikaĵoj de la bengala porinfana literaturo. Li restas ĝis hodiaŭ unu el la plej popularaj porinfanaj verkistoj en kaj Okcidenta Bengalio kaj Bangladeŝo.

Sukumar Ray estis la filo de la infanlibra aŭtoro Upendrakishore Ray kaj patro de la barata reĝisoro Satyajit Ray.

Pagla Dashu
  • Abol Tabol (La Stranga kaj la Absurda)
  • Pagla Dashu (Freneza Daŝu)[4]
  • Khai-Khai (Manĝu-Manĝu)
  • Heshoram Hushiyarer Taglibro (La taglibro de Heŝoram Huŝijar) (frua sciencfikcia parodio)[5]
  • HaJaBaRaLa (Mumbo-Jumbo)
  • Jhalapala O Onanyo Natok (Kakofonio kaj Aliaj Ludadoj)
  • Lokkhoner Shoktishel (Lokkhon Shellshocked)
  • Chalachittachanchari
  • Shabdakalpadrum
  • Bohurupi (Kameleono)
  • Abak Jalpan (Stranga Trinkaĵo de Akvo 1914)
  • Bhasar Atyachar (Torturo de Lingvo 1915)
  • Barnamalatatva (Teorio de Alfabeto)
  • Desh-Bidesher Golpo (Rakontoj de Multaj Landoj)
  • Jiboner Hisab (Bidye bojhai babumoshai)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Badal Sarkar esperantigis kune kun Probal Dasgupta la verkon "Ho ĝo bo ro lo" , publikigita en la revuo Fonto[6] kaj poste en la Nova Esperanta Krestomatio (1991, Red. William Auld).

Skizoj de roluloj kreitaj de Ray.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (September 2016) Wordygurdyboom!. Penguin Books India, p. 177–. ISBN 978-0-14-333078-3.
  2. Sukumar Samagra Rachanabali 1, 1960, Asia Publishing Company, p 1
  3. Sukumar Ray: Jibankatha (Bengali Ed.), Hemanta Kumar Adhya, Pustak Bipani, Kolkata, 1990, p. 6
  4. Amaresh Datta. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo. Sahitya Akademi, p. 694–. ISBN 978-81-260-1803-1.
  5. Early Bengali science fiction, Amardeep Singh, lehigh.edu
  6. Probal Dasgupto, Flugilhava ŝtono: la poezio de Jiří Karen Arkivigite je 2024-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 50, 1991, Academia.edu

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]