Saltu al enhavo

Replot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Replot
La ponto al Replot
La ponto al Replot
insulo eksa komunumo de Finnlando komunumo
Akvejo Kvarken, Botnia golfo
Insularo Kvarken-arkipelago
Geografia situo 63° 14′ N, 21° 24′ O (mapo)63.23083333333321.398611111111Koordinatoj: 63° 14′ N, 21° 24′ O (mapo) f1
Replot (Finnlando)
Replot (Finnlando)
DEC

Map

Longo 14 kmf2
Larĝo 11 kmf3
Areo 141,7 km² f4
Loĝantaro 2 100
15 loĝ./km²
Ĉefa loko Replot by
vdr
Tipa ŝtona pejzaĝo en la Replot-a arkipelago.

Replot (finne Raippaluoto) estas insulo en la markolo Kvarken de la Botnia golfo. Ĝi apartenas al Finnlando, kaj ekde 1973 apartenas al la komunumo Korsholm. Ĝia areo estas 142 km². El maraj insuloj de Finnlando ĝi estas la kvara plej granda. La insulo estas konata pri la plej longa ponto en Finnlando. La ponto kontaktas Replot-on kaj kontinenton. Granda plejmulto de la loĝantoj de Replot estas svedlingva. Replot estas unu de en Kvarken situantaj insuloj, kiuj estas listigataj en la Monda heredaĵo de Unesko. Ekzistis komunumo Replot, ĝis ĝi estis ligita al Korsholm en komenco de jaro 1973.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La origina nomo de la insuleto estas finne Repoluoto. Repo signifas vulpon. La sveda nomo Replot iĝis el la nomo Repoluoto post la etna, kultura kaj lingva ŝango. La nomo Repoluoto estis forgesita. Poste oni erare kredis el la sveda nomo novan finnan nomon Raippaluoto - raippa finne signifas vipon.