Saltu al enhavo

Puning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puning
kantonnivela urbo
subprefektujo-nivela urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 515300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 118 200  (2018) [+]
Loĝdenso 1 307 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 18′ N, 116° 10′ O (mapo)23.29929116.15861Koordinatoj: 23° 18′ N, 116° 10′ O (mapo) [+]
Alto 10,5 m [+]
Areo 1620,08 km² (162008 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Puning (Ĉinio)
Puning (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Puning

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puning [+]
vdr

Puning (laŭ simpligita ĉina skribo 普宁, laŭ tradicia ĉina skribo 普寧, kun tonsignoj Pǔníng) estas subprefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko, samtempe distriktonivela urbego en Jieyang.

Urba panoramo en Puning

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la subprefektujnivela loĝantaro estis 1998619 homoj. La areo estas samtempe la praula hejmurbo de preskaŭ 2 milionoj da transmaraj ĉinoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Riverborda panoramo en Puning

La milionurba teritorio situas laŭ Tropiko de Kankro sur ebenaĵo laŭ rivero sur areo 1620 km² averaĝe en alteco de 10 m super la marnivelo. Jieyang troviĝas 35, Lufeng 52, Chaozhou 61, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 297, Ŝanhajo 1026, ĉefurbo Pekino 1847 km laŭ .

Dum la Dinastio Ming distrikto estis establita en 1563 en tiu areo. Ĝi estis transformita en urbon je distrikta nivelo la 6-an de aprilo 1993. Puning estas unu el la unuaj "ĉinaj tekstilaj urboj".

Ekonomia kvartalo

Puning estinte ŝlosila komerca centro en orienta Gŭangdongo. Tekstilaj, vestaj kaj medicinaj industrioj estas la lokaj kolonoj de la ekonomio.

La plej altnivela edukado okazas en metia kaj teknika altlernejo, respektive en malferma universitato por plenkreskuloj.

La ĉefaj religioj estas budhismo , taoismo , katolikismo kaj protestantismo .

Stacidomo

La subprefektujnivela areo estas bone alirebla voje kaj trajne, ja la ebenaĵo ne baras la liniojn. Flughaveno konstruota.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 19-27 °C. Jare averaĝe pluvas 2095 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La precipitaĵo kulminas inter junio-aŭgusto, malkulminas inter novembro-januaro.

Bildoj pri Puning
Komerca areo
Templo
Sportejo
Ŝipmuzeo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeoj
  • WikiTrans