Saltu al enhavo

Kasio Ĥereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasio Ĥereo
Persona informo
Naskiĝo
en Romia Respubliko
Morto 1-an de januaro 2041 (2041-01-01)
en Romo
Mortokialo pikvundo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kasio Ĥereo (latine Cassius Chaerea, ?–41 p.K.) estis tribunuso de la pretora gvardio, precipe konata kiel mortiginto de la imperiestro Kaligulo. Laŭ Tacito, antaŭ la servo de Ĥereo ĉe Praetorianoj, li distingiĝis per sia kuraĝo kaj lerteco helpi submeti la ribelon en la ĝermana landlimo tuj post la morto de Aŭgusto Cezaro[1] en la jaro 14 n.e. Ĥereo estis ĉikanita fare de la pli kaj pli malstabila imperiestro, kaj koleriĝis ĉar Kaligulo mokis pro lia voĉo kaj supozita aŭ reala virineco.

  1. Cornelius Tacitus (2004). The Annals Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine. Tradukita de Anthony John Woodman. Indianapolis, Indiana: Hackett Publishing. p. 19. ISBN 978-0-87220-558-1. Alirita la 17an de Decembro 2017.