Drop bear
| Drop bear | |
|---|---|
| fikcia specio | |
| Informoj | |
Drop bear, kelkfoje skribita dropbear (en la angla: drop, 'fali', 'faligi' kaj bear, 'urso', do esperante eble falurso), estas hoakso el la nuntempa aŭstralia folkloro, kiu temas pri predanta kaj karnomanĝa versio de la koalo (Phascolarctos cinereus). Pri ĉi tiu imagita besto oni parolas ĝenerale en fantaziaj rakontoj, kiuj celas timigi turistojn en kamparaj loĝlokoj. Malgraŭ la nomo oni asertas ke ili ne estas ursoj, sed marsupioj, kiel koaloj. La realaj koaloj estas kvietaj herbomanĝuloj, dum la drop bear estas priskribata kiel besto nekutime granda kaj brutala, kiu loĝas en la suproj de la arboj kaj atakas nepreparitajn personojn aŭ aliajn kaptaĵojn kiuj pasas sube, falante sur ilin.

La rakontojn pri la drop bear oni uzas ĝenerale kiel ŝercon por timigi kaj konfuzi fremdulojn kaj samtempe amuzi la vilaĝanojn, simile al la jackalope kaj aliaj usonaj mitaj bestoj. Ĉi tiuj fabeloj ofte estas ofte akompanataj de absurdaj "konsiloj" por eviti la atakojn de ĉi tiuj bestoj, ekzemple meti forkojn en la hararo, ŝmiri veĝemajton aŭ dentopaston malantaŭ la oreloj aŭ en la akseloj, urini sur sin aŭ eviti paroli iun ajn lingvon krom la angla.
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikoloj "Drop bear" en la hispana vikipedio (fonta versio 95059733, ĉefa fonto, ĉar temas pri anglalingvaĵo do jam forestas lingvaĵo kaj informo kompreneblaj nur de anglalingvanoj) kaj "Drop bear" en la angla vikipedio (fonta versio 819385663). En historio de la alilingvaj artikoloj troveblas la kontribuantoj. |

